Feliĉe de hieraŭ ĝis la postmorgaŭ mi ne bezonas labori.
Kien mi iros?
Ne, mi nenien iros.
Ankaŭ hodiaŭ mi ankoraŭ nenien iris. Kaj eble ankaŭ hodiaŭ mi legos iun romanon dumtage... Hm, baldaŭ mi devus havi sieston, ĉar morgaŭ tre frumatene Dua Viva Movada Foiro okazos en Dua Vivo. Jes, mi volas partopreni en ĝi, kaj mi volas partopreni en la Universala Kongreso tiel.
Hm? Ĉe mi estas la kvara kaj tridek sep frumatene. Jes, ankaŭ hodiaŭ mi ne povas dormi bone, kaj mi jam vekiĝis pro la varmeco (Mi kontrolos nunan temperaturon. Momenton... Ĉu vere? Nur dudek sep celsiaj gradoj? Mi ne kredas. Per mia korpa termometro ĝi jam estas pli ol tridek celsiaj gradoj...), kaj mi nun malvarmigas min ĉe la alia ĉambro kiu havas klimatizilon.
Lastatempe mi ne skribas ĉi tie tiel multe kiel antaŭe, ĉar mia cerbo estas duone kuirita pro la varmeco kaj humideco. Ĉu vi konas kia estas la somero en mia regiono? La somero en mia regiono estas diable varmega kaj terure humidega. Kaj (voku min kompatinda Bonulo) en mia dormoĉambro ne estas klimatizilo...
Nu, hodiaŭ mi babilis kun miaj geamikoj en Dua Vivo. Ni sufiĉe ĝuis la babiladon, sed dum kelkaj dek sekundoj ni silentis. Tiam brazilano diris jene: "Anĝelo preterpasis inter ni.". (Li diris al ni ke en tia okazo brazilanoj ofte diras tiel.)
Ho, la Esperanto-grupo en mixi estas ĉefstrato de Anĝeloj?
Hodiaŭ frumatene mia kunloĝantino U ekiris al Hispanujo por kunlabori kun sia hispana kunlaboristino kiu loĝas en Madrido. Mi? Mi devas labori en varmega kaj humidega kaj homplenega Tokio kiel kutime. Ho, ŝi diris al mi ke ĉi-foje ŝi vizitos ankaŭ Parizon... Mi? Jes, eble kiam ŝi ĝuas Parizon, tiam mi suferos pro malbona sonĝo sur mia malkomforta lito kiu estas en la dormĉambro senklimatizila.
Kutime kiam ŝi vizitas Eŭropon, ŝi ĉiam kunportas multajn librojn. Do, hieraŭ vespere mi demandis al ŝi kiom da libroj vi kunportos ĉi-foje. Montrante kelkajn dikajn librojn, ŝi respondis ke mi volas kunporti ĉi tiujn dek librojn, sed bedaŭrinde mi povos kunporti nur sep, ĉar mia valizo ne estas tiom granda...
Mi suspektis por kio ŝi vizitos Eŭropon.
Ankaŭ hieraŭ vespere mi renkontis kun mia nova japana amikino Bezonata, kaj mi prezentis ŝin al miaj amikoj (hispano, usonanino, japanino kaj brazilano). Sed kiam mi estis prezentonta ŝin al mia brazila amiko A, tiam ŝi subite malaperis... Kien ŝi iris?
Ho jes, antaŭ la malapero ŝi babilis kun mia usona amikino A pri hararanĝo kaj vestaĵo... Eble ili kune iris al vendejo de hararo aŭ vestaĵo por aĉeti ilin... Nu, mia nova amikino Bezonata, ĉu vi aĉetis belan hararon aŭ belan vestaĵojn? Ĉu vi jam kontentiĝis pri via hararanĝo aŭ vestaĵo aŭ aliaj?
Ĉu vi jam aŭdis la plej novan elsendon de "Parolu, mondo!"?
Parolu, mondo!
Ĉu vi uzas Fajrovulpon 3?
Do, provu jenajn programetojn.Per la programetoj oni povos uzi Fajrovulpon 3 esperante.
Dankon pro via informo, E. Mi jam uzas ĝin esperante.
Programetoj por esperantigi Fajrovulpon 3
Ĉu ni devu fari novan grupon por japanaj esperanto-parolantoj?
Ankaŭ hieraŭ vespere novulino aperis en Dua Vivo. Sed mi jam konis ŝin, ĉar mi ofte legas ŝian blogon. Mi treege ĝojas ke nia grupeto refoje kreskis. Mi kaj mia pola amikino E montris kelkajn esperantajn lokojn en Dua Vivo al ŝi, kaj ĝuis babiladon.
Second Life: 3D オンライン仮想世界のオフィシャルサイト
セカンドライフ JAPAN 日本語版
Mi kutime estas en Verda Babilejo de la dudek-unua ĝis la dudek-dua.
Se mi ne estas tie, sendu al mi mesaĝon per tujmesaĝilo.
Mia nomo en Dua Vivo estas Bonulo Runo. Mi atendas vin. :-)
Hieraŭ vespere kiam mi vizitis Esperanto-landon en Dua Vivo, mi rimarkis ke iu novulo staras tie. Salutonte lin mi alprokusimiĝis al li, tiam mi rimarkis ke li havas japanan nomon "Sazanko (nomo de planto kiu estas unu speco el tearboj.)". Mi salutis kaj demandis al li: "Saluton. Mi rimarkis ke vi havas japanan nomon. Ĉu vi estas japano? De kiu lando vi estas? Mi estas japano. Mi loĝas en Tokio, Japanujo...".
Sed li ne respondis.
Per la mapeto mi rimarkis ke ankaŭ mia pola amikino E estis tie. Mi alvokis ŝin kaj mi diris al ŝi ke novulo estas ĉi tie. Ŝi respondis kiam ŝi salutis lin tiam li ne respondis. Hmm... mi denove salutis lin: Saluton! Kiel vi fartas? Tiam li respondis al mi per tujmesaĝilo. Mi diris al li ke ne uzu tujmesaĝilon ĉar ŝi ne povas legi lin. Kaj mi klarigis kiel paroli en Dua Vivo. Do...
Li salutis min voĉe. :-)
De tiam mi kaj E babilis kun li voĉe ĉe mia loko, kaj li certe estis japano kiel mi supozis. Bone!! Jes, finfine mi trovis alian japanan esperanto-parolanton kiu mi ne konis en reala vivo! Finfine nia grupo havas kvar (mi, mia kunloĝantino U, BM, kaj Sazanko) japanajn esperanto-parolantojn kiuj ludas Duan Vivon. (Sed hmm... li lerte parolas en Esperanto... Ankaŭ mi devas paroli voĉe pli multe...)
Je la tria kaj kvindek ni ensalutis en Duan Vivon, kaj ni alvenis al la ĝardeno de Esperanto-lando per teleportilo. Jam tre multaj homoj estis tie, tamen Emilio Cid ankoraŭ ne estis. Do, ĝis la alveno de Emilio ni libere babilis. Post kelkaj minutoj de la kvara Emilio alvenis kaj tuj komencis la konversacian kunvenon.
Bedaŭrinde kelkaj el partoprenantoj ne povis paroli voĉe, ĉar ili havis problemon de mikrofono (kiel kutime), tamen dank’ al afabla gvido de Emilio kaj Rafaelo ni ĝuis babili voĉe, kaj ankaŭ U bone sekvis la babiladon.
Kaj hodiaŭ frumatene, de la kvina mi partoprenis prelegon pri la fonto de "La mastro de la ringoj" de Anna Löwenstein en Dua Vivo. Bedaŭrinde komputilo de Anna malbone funkciis (eble pro tio ke tre multaj homoj samtempe ekzistas tie.), kaj ŝi ofte malaperis dum la prelego, krome helpanto de ŝi R estis malfruinta. (Li devis meti bildotabulojn anstataŭ ŝi. Do ŝi kropodis mem meti ilin, sed ne sukcesis. Mi estis dironta ke mi helpu vin, taim feliĉe li alvenis.)
Kelkaj malbonaj okazis, sed mi ĝuis la prelegon kun intereso, kaj tre multaj homoj kiujn mi unuafoje vidis partoprenis en ĝi. Unu el ili estas parolistino de radioprogramo "Parolu, Mondo". Kaj feliĉe mi konatiĝi kun ŝi.
Nu, mi pensis ke post la prelego mi povos dormi iome, sed bedaŭrinde ĝi finis je la sepa. Je la sepa mi devis havi matenmanĝon, kaj mi devis eliri el mia apartamento je la sepa kaj tri kvaronoj...
Hodiaŭ mi partoprenis en la kvindek sepa Esperanto-kongreso en regiono Kantoo kiu okazis en Hukagaŭa Edo-muzeo.
La kongreso estis mia unua kongreso, sed bedaŭrinde post tagmanĝo mia kapo ekdoloris min. Do, mi devis forlasi la kongreson post prelego de Aleksandra Ŭatanuki. Ŝi prelegis pri japana mangao en Pollando, kaj mi aŭdis ĝin kun intereso.
Nu, mi rimarkis ke preskaŭ ĉiuj partoprenantoj estis maljunaj. (Jes, jes, ne diru... Mi scias ke ankaŭ mi estas sufiĉe maljuna.) Mi demandis al mia pola amiko (Li havas tridek tri jarojn. Ah... li estas juna, ĉu ne?) ĉu li jam rimarkis pri la afero. Li respondis ke jes. Ankaŭ li rimarkis ke preskaŭ ĉiuj esperantistoj estas maljunaj.
Hmm...
Hieraŭ vespere mi babilis kun mia pola amikino E ĉe iu japana loko en Dua Vivo. Tie kelkaj japanoj estis kaj ili gaje babilis japane. Unue mi ne aŭdis ilian babiladon, sed mi rimarkis ke unu el ili demandis al la aliaj per kiu lingvo ni parolas.
B: Hej, E. Unu el tiuj japanoj demandas al la aliaj per kiu lingvo ni parolas.
Japano A (japane) : Hmm... Ili parolas hispane... aŭ portugale?
Japano B (japane) : Ŝajnas al mi ke ili parolas itale.
B: Hehe, ili parolas ke ni parolas hispane aŭ portugale aŭ itale.
E: Bonulo, diru al ili japane ke ni parolas esperante.
Japano C (japane): Ho, ŝi nun diris "esperante"!
Japano B (japane): Esperante? Kies lingvo ĝi estas?
B (japane): Bonan vesperon. Ni parolas en Esperanto kiu estas lingvo internacia.
Japano A (japane): Mi neniam aŭdis pri la lingvo, sed ŝajnas al mi ke ĝi estas interesa.
B (japane): Jes. Se vi interesiĝas pri la lingvo, provu lernu.net.
Japano A (japane): Dankon! Nu...
B: ?
Japano A (japane): Vi flue parolas en la japana lingvo!!
Sed bedaŭrinde tiam mi vekiĝis.
Hieraŭ mi nenion skribis. Do, mi skribu tion kio okazis ĉe mi lastatempe.
Hieraŭ mi estis tre okupita per mia laboro, tial mi devis labori ĝis la dudeka horo. Tial mi revenis hejmen je la dudeka kaj tri kvaronoj, kaj mi estis tre laca, kaj mi ne povis vekiĝi je la kvara kaj duono por ĉeesti la lecionon por progresantoj... Ah, ne, tute ne. Mi ne ŝatas legi poemon (lastatempe la lecionoj temas pri poemoj.), sed mi ne ĉeestis ne pro tio, sed mia laceco.
Ho ve, ankaŭ hodiaŭ mi estas tre okupita, kaj eble ankaŭ morgaŭ mi estos tre okupita. Tial mi ne povos ĉeesti la kunsidon de Esperanto-rondo al kiu mi apartenas.
Bonege! Mi sinprezentis min al C, kaj ankaŭ mi kune kun M provis klarigi pri la kurso al C. Sed bedaŭrinde kiam C demandis al ni pri iu afero tiam ni ne povis kompreni ŝin... Hmm... Ho, feliĉe tiam polo V kaj franco S venis ĉe ni. Mi diris al ili ke C estas italino kaj ŝi ne povas paroli esperante, kaj mi demandis al ili ĉu vi povas paroli en iuj lingvoj kiujn C povas kompreni.
Hmm... ni ĉiuj povas paroli en la lingvo kiun C povas kompreni, tamen bedaŭrinde ni ne bone povas paroli en la lingvo (Ŝajnas al mi ke M kaj V povas paroli en la lingvo pli bone ol mi aŭ S.)...
Eble vi legantoj demandos al mi kiu lingvo ĝi estas.
Ĝi estas vera internacia lingvo. Jes, la angla lingvo ĝi estas. :-)
Sed mi timis ke se C ĉeestus la venontan lecionon, ŝi tute ne komprenus ĝin. Ĉar  ŝi estas vera komencantino. Mi penssas ke ŝi unue devus vizitu lernu.net, kaj lerni bazan. Hmm... mi pensas ke ni devus havi novan E-kurson por veraj komencantoj en Dua Vivo.
Hodiaŭ mi babilis kun mia pola amiko V en Dua Vivo.
Tiam ĉe mi estis la dek-kvina, sed ĉe li estis la oka matene. Li diris al mi ke li ĵus vekiĝis. Mi demandis al li ke kion vi matenmanĝos. Li respondis ke li kutime manĝas panon kun fromaĝo, kaj demandis al mi kion vi kutime matenmanĝas. Mi respondis ke mi kutime manĝas rostitan panon kun butero, kaj mi trinkas kafon kun sukero, sed mi malofte manĝas rizkaĉon.
V: Ho, mi amegas rizon.
B: Ĉu vere? Ĉu ankaŭ poloj ofte manĝas rizon? Kiel vi manĝas rizon?
V: Mi manĝas rizon kun pomoj.
B: Kun pomoj?
V: Jes.
B: Kun terpomoj, ĉu ne?
V: Ne, kun pomoj.
B: Hmm... Ĉu ĝi estas ruĝa kaj dolĉa frukto? Eh... Oni diras ĝin angle "apple"?
V: Jes, apple.
B: Hmm... Ĉu la stranga rizaĵo estas bongusta?
V: Jes, jen la recepto: Bolkuiru rizon en akvo kun lakto, poste raspu pomon kaj miksu gxin kaj cinamon kaj sukeron kun rizo. Kaj poste baku ĝin kun pomo per bakforno.
B: Hmm... Mi neniam manĝis rizon tiel.
V: Bone, Bonulo, kiam vi estos en Pollando mi kuiros gxin por vi!!
B: Dankon! Ho jes, mi volas partopreni en UK kiu okazos en Bjalistoko.
V: Bone, tiam ni renkontos.
Sed li diris al mi ke li antaŭvidas problemojn kun loĝlokoj. Laŭ li la urbo Bjalistoko estas tre malgranda urbo kaj li timas ĉu la urbo havas sufiĉe da loĝlokoj por ties kongresanoj... Mi rememoris ke iam ankaŭ mia pola amikino M diris al mi tiel.
Ĉu ni ĉiuj kongresanoj bezonos dormsakon?
Estas la dek-oka kaj dek kvin...
Sed ve, mi ankoraŭ ne povas reiri hejmen. Jes, hieraŭ mi jam skribis ke lastatempe mi estas tre okupita, do hieraŭ vespere mi devis labori ĝis la dudek-dua. Jes, mi estas tre laca, kaj pro tio mi ne povis vekiĝi je la kvina por ĉeesti lecionon por progresantoj en Dua Vivo, kaj eble mi ne povos fini hejmtaskon por la frazfaraso-kurso, kaj ho ve, eble mi ne povos ĉeesti morgaŭan babilkunsidon de E-rondo al kiu mi apartenas, kaj antaŭ ĉio mi nun estas tre malsata!!
Mi devas skribi ion pri iu onidiro pri kokono de manto kaj neĝkvanto por frazfarado-kurso de nia E-rondo ĝis la dek kvina de Majo, sed mi ankoraŭ ne komencis la taskon, kaj bedaŭrinde mi ne havas bonan ideon pri la tasko. Laŭ la onidiro mantoj povas antaŭspozi ĝustan neĝkvanton kiu falos en la venonta vintro, sed...
Antaŭ tio mi devas fini mian pligravan taskon en mia oficejo. Ho ve, hodiaŭ mi estas tre okupita, kaj mi ne scias kiam mi povos fini ĝin. Ankoraŭ estas la tagmezo lunde, sed mi jam sufiĉe laca.
Mi ne bezonis labori hodiaŭ, ĉar en Japanujo hodiaŭ estis festotago. Eble vi demandos al mi kia festotago estas. Por mi tio ne gravas. Ho, kaj feliĉe ankaŭ morgaŭ mi ne bezonos labori, ĉar ankaŭ morgaŭ estos festotago! Kia festotago? Mi ne scias, sed mi scias ke morgaŭ estas festotago kaj mi ne bezonos labori morgaŭ. Por mi nur tio gravas.
Hodiaŭ mi pasigis preskaŭ tutan tagon legante romanojn. Unu el ili estas "Old Man's War / Milito de maljunulo" de John Scalzi. Mi ĝuis ĝin, tamen laŭ mi ĝi tro similas al "The Forever War / La eterna milito" de Joe Haldeman (ĉi tiu romano tre plaĉas al mi.) aŭ "Starship Troopers / Soldatoj de Kosmoŝipo" de Robert A. Heinlein. Kaj la alia estas "Der Schwarm" de Frank Schätzing, tamen mi ankoraŭ ne tralegis ĝin.
Ah, mi trovis kelkajn bonajn frazojn en "Milito de maljunulo". Unu el ili estas jene: "Por mi rememori mian mortitan edzinon ĉe ŝia tombo estas pli facila ol tie kie ŝi vivis, ĉar ĉi tie ŝi nenion faris krom morti."... Ho ve, mia malbona traduko...
Bone, mi nun devas foriri el interreto por enlitiĝi, ĉar mi havos lecionon de Esperanto-kurso por progresantoj. Sed antaŭ endormiĝi... eble ĝis la unua, mi povos legi iom, ĉar baldaŭ mi povos finlegi "Der Schwarm".
Nu, mi spektis Esperanto-televidelsendon. Oni povos vidi nepon de Zamenhof, Ludwik Krzysztof Zaleski-Zamenhof (La lastoktobre, la urba konsilantaro de Bjalistoko decidis honorigi lin per la titolo honora civitano de la urbo. Li ne havas okulvitrojn kaj barbon.) kaj aliajn. De la elsendo mi sciiĝis ke la naŭdek kvara universala kongreso en Bjalistoko okazos de la dudek-kvina de Julio ĝis la unua de Aŭgusto.
Raporto.info / Bjalistoka Esperanto-televido naskiĝis
Hodiaŭ mi spektis hispanan (?) filmon kies titolo estas "La Labirinto de faŭno (angle: Pan's Labyrinth")" kun mia kunloĝantino U ĉe kinejo kiu estas en proksima urbo Sangenĝaja. Ĝi estis tre bona filmo kaj ni ambaŭ tre ĝuis ĝin. Verdire la kinejo estas tre malnova kaj malgranda kaj... Jes, fakte ĝi estas tre malkomforta, sed ni ambaŭ tre ŝatas la kinejon. Ĉar ĝi havas nostalgian etoson por ni. (Kaj tie oni povas vidi du filmojn pli malmultekoste ol spekti unu filmon!!)
Pan's Labyrinth
Nu, ŝajnas al mi ke la hispana lingvo similas al Esperanto... ĉu ne? Kiam mi spektis la filmon, mi fojfoje komprenis la hispanan lingvon, kaj mi certe aŭdis jenan dialogon: "...por via pordo" (Faŭno diris  pri ia pordo al la knabino kiu estas ĉefrolulino.).
Ĉu hispanoj havas avantaĝon pri lerni Esperanton?
Hodiaŭ mi ne bezonas labori, ĉar ĉe ni hodiaŭ estas festotago kiu nomiĝas "Ŝoŭa no hi (naskiĝtago de japana eksregnestro "Ŝoŭa-tenno")". Ho, mi nun rememoris kiam li vivis tiam la tago nomiĝis "midori no hi / verda tago". Laŭ mi la nomo sonas pli bone ol nuna nomo "Ŝoŭa no hi".
Ĉar verda koloro asociĝas kun Esperanto. (Ho ve! Mia kunloĝantino U ridante diris al mi ke mi eraris. Hodiaŭ ne estas verda tago!! Verda tago estas la kvara de Majo!!)
Mi vekiĝis je la kvara por ĉeesti esperantan lecionon por progresantoj de instruistino A. (Poste mi skribos pri la leciono.) Pro tio mi nun estas treege dormema, sed mi ne reenlitiĝos. Ĉar mi ne volas trapasi antaŭtagmezon en mia lito! Mi volas agi vigre!
Jam estas la dek-sepa kaj duono dimanĉe...
Hmm... mi perdis mian semajnofinon pro mia maldiligenteco. Hieraŭ mi nenion faris krom legi romanon "Der Schwarm" de Frank Schätzing (Bedaŭrinde mi ne povis traduki esperanten la titolon, ĉar mi ne komprenas la germanan. Jes, mi legas ĉi tiun romanon japane.), kaj hodiaŭ mi senintence siestis de la dek-dua ĝis la dek-kvina...
Bedaŭrinde hieraŭ mi rezignis ĉeesti kunsidon de Esperanto-rondo al kiu mi apartenas, ĉar mi ne povis fini mian taskon ĝis la dek-oka kaj duono. Kiam mi revenis hejmen je la dek-naŭa kaj tri kvaronoj, tiam mia kunloĝantino U ankoraŭ ne revenis. Do mi kuiris sojpastan supon kun fungoj kaj frititajn asparagojn kun porkograsoj kaj ovoj. Jes, kompreneble, ili estis bongustaj.
Post la vespermanĝo mi ensalutis en Dua Vivo kiel kutime, tamen neniu estis miaj geamikoj. Do, mi vizitis Esperanto-landon. Tiam mi rimarkis ke kelkaj homoj metis siajn vendilojn en la lando. Hm... Ĉu ili metis ilin kun permeso de la posedanto E? Mi pensas ke ne. Ĉar du el ili ne estas Esperanto-parolantoj kaj unu el ili metis hararo-vendilon kiu uzas treege multajn primojn.
Ve, kaj ankoraŭ ne revenis la perditaj aĵoj de la lando. Mi bedaŭras ke la lando iome ruiniĝis kaj fariĝis senleĝejo pro foresto de la posedanto.