Mi ne skribis multan dum kelkaj semajnoj ĉi tie, ĉar mi estis tre okupita kun la redaktado de la vortaro ĉe Lernu!
Erinja, Lernu! teamano, donis al mi (kaj kelkaj aliaj) la povon redakti la Lernu! vortaron.  La Lernu! vortaro estas unu el miaj plej favoraj surretaj esperantaj rimedoj, kaj mi uzas ĝin ofte.  Sed, la vortaro estas tre nekompleta.  Ofte mi ne povas trovi nekonatajn vortojn en ĝi.  Neniom el la verboj en la vortaro enhavas iliajn transitivojn.  Plej anglaj verbaj tradukoj ne enhavas eĉ la vorton "to".
Nun ili faras.
Lasta semajnfino mi redaktis ĉiun Esperantan verbon en la tuta vortaro, kaj aldonis "to" al la anglaj tradukoj.  Hieraŭ kaj hodiaŭ, mi ekaldonis la transitivojn (de la Esperantaj verboj) al la anglaj tradukoj.  Erinja redaktas "A", tial mi komencis kun "B".  Nun, "B", "C", kaj "Ĉ' estas finita.  Mi ne povas fini ĉiujn verbojn, ĉar mia papera vortaro (la Plena Vortaro De Esperanto Kun Suplemento) mankas iom da la verboj en la Lernu! vortaro.  Sed, se iu verbo estas en la Plena Vortaro, nun la transitivo estas ankaŭ en la angla traduko en la Lernu! vortaro (tamen, ankoraŭ nur por la antaŭmenciitaj literoj).
Mi provos fari unu literon ĉiutage.  Morgaŭ: "D".
Hodiaŭ, mia patro atingis 94 jarojn.
Antaŭ kelkaj tagoj, mi ankoraŭ ne aŭdis de iu ajn el mia familio pri naskiĝtaga festo por mia patro.  Mi skribis al mia frato demandi se li havis iajn ajn planojn, sed li skribis al mi ke kaj li kaj lia koramikino vizitis nian patron dum Pasko, kaj ili konsideras tiun viziton ankaŭ esti la festo de la naskiĝtago de nia patro.  Tial, ili havis ne planojn.
Mi provis telefoni mian plijunan fratinon, sed mi trovis ke la telefonnumero por ŝi kiun mi havis estis ne plu ĝusta.  Tiu afero ne estas neordinara - mia fratino ŝanĝas sian telefonnumeron kelktempe ĉiujare.  Mi ne scias la kialon, sed okazas.  Mi retskribis al ŝi, sed mi ne ricevis respondon (ŝi eble ankaŭ ŝanĝis sian retadreson; mi ne surprizus).
Mi ĉagrenis ke neniu el mia familio volis festi la naskiĝtagon de mia patro.  Tial, mi miris se nur mi mem irus al la urbo de mia patro kaj festos kun li.  Finfine, mi pensis pri mia plimaljuna duonfratino.  Mi provis trovi ŝian telefonnumeron, sed ne povis trovi ĝin.  Mi retskribis al ŝi, kaj ŝi respondis kaj diris al mi ke nia patro vizitus ŝin vendredon, kaj eble ni povus festi sabaton.  Plaĉas al mi aŭdi tion, ĉar mi ne volis ke ĉiuj forgesus pri li - 94 jaroj estas multaj jaroj, kaj li eble ne havos multajn pli.  Ŝi ankaŭ petis de mi la retadreson de mia frato, ĉar ŝi pensis ke eble li (kaj lia koramikino) venus ankaŭ.  Mi donis ĝin al ŝi.
Do, hodiaŭ mi veturis al Woodland, Vaŝingtono, al la Oaktree Restaurant (ĉe elirejo 21 sur I-5), kaj festis kun mia patro, mia frato (kaj sia koramikino), mia duonfratino (kaj sia edzo), mia nevino, kaj du kuzinoj.  Woodland estas preskaŭ meze inter mia urbo kaj la urbo de mia duonfratino, tial la veturo ne estis tiel longa kiel se ni festis ĉe ŝia domo.
La festo estis surprizo por mia patro!  Mia duonfratino ne diris al li ke ni ankaŭ estus tie.  Ŝi nur diris al li ke ili irus al meztagmanĝo.  Mia patro tial ne anticipis ke ni estus tie, kaj estis tre feliĉa vidi nin.
Kvankam mia patro atingis 94 jarojn hodiaŭ, li ne aspektas tiel.  Se vi vidus lin, vi pensus ke eble li havas nur 70 jarojn (eĉ kvankam li naskiĝis dum la jaro de la komenco de la Unua Mondmilito).  Li loĝas sole, ankoraŭ veturas ien ajn li volas, kaj ŝajnas plejparte sana.  Mi esperas ke se mi vivos tiel longe, mi aspektos kiel bone.
Multaj da homoj ekscitiĝas pri la retservo "Twitter".  Mi aliĝis al "Twitter" antaŭ kelkaj semajnoj, kaj ludis kun ĝi mallongatempe.  Mi ne komprenas la eksciton.  Mia sperto estis tiel, kiel...
"U, mi ĵus trinkis grandan tason de biero.  Gustis tre bone!"
"Mi bezonas iri al la vendejo.  Mi revenos post unu horo.  Bonu!"
Se mi konis tiujn homojn, ilia babilado ne interesus min.  Kaj mi ne konis ilin!  Kvankam mi ludis kunserve dum kelkaj tagoj, mi ankoraŭ ne vidis la punkton.
Lastatempe, mi partoprenis en retpoŝtlista konversacio, en kiu kelkaj homoj miris se eble "Twitter" estas La Sekva Aferego?  Mia respondo estis, se "Twitter" estas La Sekva Aferego, mi feliĉe atendos La Sekvan Sekvan Aferegon, ĉar eble tio estos almenaŭ iomete pli interesa.
Hieraŭ matene, tiam, kiam mi vekiĝis, neĝis (sed nur dum eble kvin aŭ dek minutoj, kaj ĝi ne restis surtere).
Hodiaŭ, tiam, kiam mi veturis oficejen, tre forte neĝis.  Kvankam ĝi ankaŭ ne restis longe, ĉi-matene mia malantaŭa korto estis blanka.  Kaj, dum la posttagmezo, neĝetis kelktempe.  La veterprognozistoj diris ke eble neĝos eĉ ĉi-nokte.
Estas tre strange kaj malnormale.  Ĉi tie estas la Portlanda areo, ne Kanado.  Ni havas tre malmultan da neĝo mezvintre, kaj ni neniam havas neĝon dum la semajno antaŭ aprilo!  Kaj tio diraĵo estas vera - la veterprognozistoj diris ke tiu neĝo estas la plej malfrua kiun Portlando spertis ekde homoj unue komencis registri la veteron de ĉi tie.
Kvankam mi normale malamas neĝon, mi ne ĝeniĝas pri ĉi tiu neĝo.  Ne eblas ke ĝi restos.  Oni ne povas ĉiam diri tion pri la neĝoj de novembro.
Jes, mi scias ke mi ŝajne estas pigra.  Mi ne afiŝis ion ĉi tie, en mia taglibro, dum preskaŭ tri semajnoj.  Sed, mi ne estis vere pigra.
Ĉiutage, mi vizitas la Lernu! forumojn.  Plejparte, se mi ne partoprenas en la forumoj, estas ĉar mi skribis ĉi tie.  Sed, se mi ne skribas ĉi tie, tiam estas ĉar mi skribis ion tie.  Mi skribas esperante, ie, ĉiutage.  Kaj, lastatempe, mi pli partoprenis en la forumoj.  Tial... nenio ĉi tie.
Ekde mi laste skribis, mi iĝis la teamestro de mia teamo.  Tiam, mi trovis ke alia teamano iros ien alian, kaj ne restos en mia teamo.  Uf.  Kaj, hodiaŭ, mia kompanio maldungis kvardek homojn (kvankam, estas nur 1% de la laboristaro de la kompanio).  Iuj laboris tie dum dudek jaroj, kaj mi konis iujn el la homoj kiu maldungiĝis.  Neniu estis de mia fako, tamen.  Sed, estas malbone.
Mi verkis pli muzikon dum la lastaj tri semajnoj, sed nur ekis ilin - nenio estas finita.  Mi ne scias tiam, kiam ili estos finita - kun nova muziko, iam pasigas longan tempon.
Dum la pasinta semajno, ni havis ŝanĝegon ĉe mia oficejo.
Ĵaŭdon, mia mastro venis al mia oficejo kaj diris al mi ke mia teamestro baldaŭ iros al alia teamo.  Tiam, kiam li foriros (probable dum la sekva semajno), mi estos la nova teamestro.
Iam (multjaroj) antaŭe, mi estis la teamestro, kaj baldaŭ mi estos la teamestro denove.  Sed, mi ne opinias ke mi volas iĝi la nova teamestro.  Mi estas vera programisto, kaj ne vere ŝatas la respondecojn de la teamestroj.  Anstataŭ programado, la teamestroj devas iri al kunsidoj, atenti al planoj, ĉagreniĝi pri la sano de la maŝinoj, ktp.  Mi preferas simple programi.  Sed, mi ne havas elekton.
Estis la opinio de la direktoroj ke mia teamo enhavis tro multajn anojn.  La decido estis ke iu devos aŭ maldungiĝi aŭ movi al alia teamo.  La malnova teamestro estas bona laboristo, kaj la kompanio ne volas perdi lin.  Sed, la aliaj anoj de mia teamo estas bezonataj je la teamo.  Do, la malnova teamestro foriros, kaj mi anstataŭos lin.
La novaj respondecoj ne signifas pli monon (nek por mi, nek por la malnova teamestro).  Nur pli laboro.
Mi ĵus legis komenton metis sur mia paĝo "What IS All This?", kaj ne komprenas la kialon malantaŭ ĝi.
La komento diris ke la angla estas pli bona ol esperanto, kaj ke la angla estas la vera internacia lingvo, kaj ke la verkisto esperas ke la angla estonte anstataŭos ĉiujn lingvojn.  Kaj la verkisto ne estas denaska anglaparolanto.  Li skribis ke esperanto estas stulta lingvo, kiun neniu volas koni.
Mi legis tiujn argumentojn antaŭe, kaj ne komprenas la kialon por ili.  Kio estas la problemo kun esperanto tiel, kiel hobio?
Mia respondo estis ke la argumentoj estas la samaj tiel, kiel se mi trovus ke li povas ludi la pianon.  Tiam, mi demandus, "Kial vi ludas la pianon?  Kial vi ne lernas ludi la gitaron?  La gitaro estas pli bona ol la piano.  Pli homoj ludas la gitaron ol la piano.  Gitaroj estas pli porteblaj ol pianoj..."  Ktp.
La argumentoj estas stultaj tiam, kiam ni parolas pri gitaroj kaj pianoj.  La argumentoj estas simile stultaj tiam, kiam ni parolas pri esperanto kaj aliaj lingvoj.  Kial iuj homoj havas tiom problemojn kun la hobioj de aliaj homoj?
Mi libere konfesas ke mi estas pli raŭmistema ol finvenkistema.  Laŭ mi, esperanto estas amuza aktiveco, kaj mi ĝuas lerni, skribi, kaj paroli ĝin.  Kun esperanto, mi sentas ke mi estas vere multlingvulo.  Mi ĝuas renkonti interrete aliajn homojn de aliaj partoj de la mondo, kaj parolas kun ili senmalfacile.  Esperanto estas bonekzerco por la menso.  Kio malĝustas kun tio?  Se esperanto neniam iĝos la tutmondlingvon, kial mi zorgus?  Kompreneble, se esperanto iĝos tiel, mi plene subtenos ĝin.  Sed, se ne... Estos ankaŭ bone.  Mi ricevas tion, kion mi volas de esperanto, nun.
Do, mi opinias ke tiuj, kiuj amas la anglan, devus lerni la anglan.  Mi havas ne problemojn kun ili, aŭ iliaj celoj.  Mi nur petas ke ili respektus miajn hobiojn - por mi lerni esperanton ne devus esti problemon por ili.
Lastan dimanĉon, mi ege doloris mian dorson.
Mi decidis ke mi volis havi novan muzikklavaron, kaj mi iris al Guitar Center (Centro De Gitaroj) kaj aĉetis "M-Audio Keystation Pro 88", anstataŭi mian malnovan "StudioLogic SL-990 Pro".  Ambaŭ klavaroj estas tre pezaj, sed la nova estas pli tiele.  Mia muzikĉambro estas ĉe la tria etaĝo (usone, ne eŭrope), kaj mia remizo estas ĉe la unua.  Mi bezonis porti la klavaron supren tri etaĝoj, kaj ĉar la klavaro estis tiom granda kaj peza, mi portis ĝin kun tre malkomforta korptordo.  Poste, mia dorso doloris min, sed ne tro malbone.
Hieraŭ, mi vekiĝis, kaj mia dorso ankoraŭ doloris min, sed ankoraŭ ne malbone.  Tiam, mi duŝiĝis, kun tre varma akvo.  Tio estis ega eraro.  Dum mi estis ankoraŭ enduŝile, mia dorso ekdoloregis; tiome ke mi preskaŭ ne povis eliri.  Ju pli tempo pasis, des pli mia dorso doloris min.  Mi povis apenaŭ promeni!  Mi provis surmeti mian pantalonon, kaj ĝi prenis preskaŭ 15 minutojn!  Ho, ve!  Mi havis tiom da doloro.
Mi (malrapide) iris al mia komputilo, kaj skribis retmesaĝon al mia teamo, kaj diris al ili ke mi ne povis labori dum tiu tago.  Eĉ de hejmo.  Mi ne povis sidi ĉe la komputilo por pli ol kelkaj minutoj.  Ĉiu paro da minutoj, mia dorso spasmis tiom forte ke mi povis apenaŭ spiri, kaj ofte mi vere kriis kun doloro.  Hieraŭ ne bontagis!
Ĉi-matene, mia dorso ankoraŭ doloris min denove, sed ne tiom tiel, kiel lundon.  Mi povis labori de hejmo, kaj mi faris tiele.  Nun, mia dorso nur doloretas min.  Morgaŭ, mi planos iri al mia oficejo (krom se neĝos).
Ankaŭ, ĉar mia dorsodoloro, mi ankoraŭ ne ludis kun mia nova klavaro!  Baldaŭ, mi esperas.
Mi bedaŭras raporti ke Don Harlow, estimata usona esperantisto, forpasis ĉi tiu semajno.
Tiam, kiam mi unue lernis esperanton, mi trovis la grandan retpaĝaron de Don.  Mi lernis multan de tiuj paĝoj.  Poste, mi aliĝis al la ESPERANTO_102 Jahu grupo, kaj feliĉe trovis ke Don estis ano de ĝi.  Li respondis al multaj da miaj demandoj, kaj ni ankaŭ parolis iom pri Oregono (Don kreskiĝis en Lake Oswego; nur 10 minuta veturo de kie mi loĝis tiame).
La esperanta mondo perdis bonegan viron, kiun neniu povas anstataŭigi.
Hieraŭ, ĉe (nu... ekante ĉe) mia oficejo, ni festis la finiĝon de unu el niaj projektoj.  Ni iris al la vendejo "Sur La Table" (en la franca), kie ni trovis klasĉambron kun tabloj kun kuiriloj sur ili, kaj ankaŭ nekuiritaj manĝaĵoj.  Kaj ni havis du instruistinojn de kuirado ĉe la fronto de la ĉambro!
Mi ne antaŭsciis, sed por la festo ni bezonis kuiri nian propran lunĉon.  Almenaŭ iomete.  La instruistinoj montras al ni tiel, kiel ni tranĉus la manĝaĵojn, kaj ni faris.  Iuj homoj tranĉis la legomojn, iuj la kokojn, iuj metis spicojn sur iom da manĝaĵo, iuj faris dolĉaĵajn (ĉokoladajn) trufojn.  Tiam ni iris en la neklasĉambran parton de la vendejo, kaj la instruistinoj finkuiris nian lunĉon.  Kaj tiam, ni manĝis.  Jum!  Tre bonguste!
La prezoj de la aĵoj en la vendejo, tamen, estis frenezaj.  Mi opinias ke plejparte, la prezoj estis 10x la prezoj por la samaĵoj ie alia.  Vere!  Mi vidis kelkajn kafmaŝinojn kiuj kostis pli ol $2000 (usonaj dolaroj).  Ĉiu!  Unu estis $3500!  Por malgranda kafmaŝino, por la hejmo.  UNU tablomato por $17.  Freneza.
La festo estis amuza, eĉ se mi ne ŝatas kuiradon.
Nu, mia ferio finiĝis, kaj mi reiris al mia oficejo mardon.
Lundon, mi bezonis iri al la dentisto, kaj mi finfine ricevis mian konstantan dentkronon.  Mi esperis ke mi ricevus ĝin pli baldaŭ ol ĉi-monato, sed ne.  La provizora dentkrono funkciis bone, kaj mi preskaŭ forgesis ke mi havis ĝin.  Sed, mi feliĉas ke mi nun havas la konstantan.  La procedo estis rapida kaj facila; ne tiel, kiel tiam, kiam mi ricevis la provizoran - tiu procedo prenis pli ol unu horo, kaj estis dolorplena (eĉ kun la anestezo).  Lundon, la procedo prenis eble 15 minutojn.
Mi povis iri al mia oficejo post la dentprocedo, sed mi volis havi unu feriotagon plu.  Mi ne faris ion, tiu tago, sed mi ankoraŭ ĝuis ĝin.
Nun, ĉiumatene, mi devas vekiĝi pli frue ol dum la lastaj du semajnoj, veturi tra la trafiko, tiam labori tuttage.  Uf.  Mi preferis vekiĝi malfrue, resti hejme, kaj vidi televidilon aŭ legi librojn.  Sed, neniu pagas min fari tion.  Kaj mi ankaŭ ŝatas ricevi monon.  :-)
Hieraŭ, mi finis verki (kaj eldoni) novan muzikaĵon, nomita "In The Space Between" (esperante, "En La Interspaco"). Ĝi estas trovebla ĈI TIE, kaj estas ĉe la supro de la ludlisto.
Estas elektronika muzikaĵo, kaj estas iom vigla.  Ludu laŭte!
Mi esperas ke vi ĝuos ĝin.
Mi deziras al ĉiuj miaj legantoj Feliĉan Novjaron!
2007 estis pli aŭ malpli bonjaro.  Mi vendis mian domon, kaj aĉetis novan kaj transloĝiĝis al nova urbo.  Mi daŭris labori ĉe mia kompanio (en mia industrio, ni neniam certas ke ni havos laboron ĉiujare).  Mia sano estis ĝenerale bona (mi rompis denton, sed ne estis grava).  Kaj nun mi ĝuas dusemajnan ferion.
Mi volis verki pli muzikon ĉi-jare, sed verkis nur unu pecon.  Vere, mi havas kelkajn, kiuj estas preskaŭ finita, sed mi kredas ke mi ne finos ilin hodiaŭ.  Tial, ili estos 2008-pecoj.
Mi plibonigis mian esperanton ege dum 2007, kaj tio estis ankaŭ bona.  Mi ankoraŭ ne partoprenis en klubo aŭ kongreso (ne estas kluboj ĉi tie, kaj mi ne volas veturi al aliaj landoj ĵus partopreni en kongreso).  Iutage, se kongreso venos proksime (en Usono?  Mi miros).
Do, nun ni manflirtas adiaŭe al 2007, kaj bonvenigas 2008!  Mi esperas ke ĝi estos bonjaro por ĉiuj miaj legantoj (kaj kompreneble ankaŭ ĉiuj aliaj).
Ĉar mi ferias, mi havas pli tempon skribi ĉi tie.  Iom da monatoj mi nur skribas unu aŭ du afiŝojn, sed nun mi skribas kelkajn dum nur unu semajno!
Mi fine aŭdis de mia frato.  Li (aŭ, vere, ili) ne invitis min ie ajn.  Mi nur ricevis retpoŝton kiu diris "Merry Christmas", kaj tio estas ĉio.  Pfft.
Kristnaskmatene, neĝis multe, tial ni ricevis "Blankan Kristnaskon", kiu estis bona.  Sed, mia aŭto ne bone funkcias en neĝo - kaj mi volis iri al la domo de mia amikino de mia oficejo por kristnaskmanĝo.  Mi preskaŭ telefonis ŝin diri al ŝi ke mi ne povos veni.  Sed, mi decidis atendi, kaj posttagmeze la neĝo haltis kaj la stratoj estis senneĝaj.  Tial, mi iris.
Mi feliĉas ke mi atendis, ĉar la festo estis tre amuza.  La manĝo tre bongustis, kaj la vizito estis bona.  Mi konatiĝis kun amikoj de la edzo de mia amikino, kiuj vizitis de Alasko.  Mi ne konis ilin antaŭe, kaj ili estis bonhomoj.  Kvankam, tiam, kiam mi alvenis, la neĝo komencis denove, tre forte, kaj mi timis ke mia veturo hejmen malfaciliĝus.  Sed, ne veris.
Mia kristnasko bonis, kaj mi esperas ke via (miaj legantoj) kristnasko bonis ankaŭ!
Mi neniam aŭdis de mia frato (kiu iomete surprizas min), tial mi akceptis la inviton de mia amikino de mia oficejo veni al ŝia domo por kristnaska tagmanĝo.  Ŝi ankaŭ invitis multajn aliajn geamikojn (iuj, kiujn mi ne konas, sed ankaŭ aliaj, kiujn mi faras).  La afero devus esti amuza kaj bona.
Hodiaŭ, alia amiko de mia oficejo invitis min akompani sin kaj sian koramikinon al tagmanĝo.  Ni iris al "Swagat", hindia restoracio.  Ni iris tie kristnaskvesperon aŭ lasta jaro aŭ la jaro antaŭe (mi ne povas memori kiun).  La lasta tempo, lia patrino (kiun mi ankaŭ konas de preĝejo) ankaŭ venis.  Ĉi-tempe, ŝi planis veni, sed sentis iomete malsana, tial ŝi ne ĉeestis.  Kvankam (kaj eble ankaŭ ĉar) hindia manĝo ne estas kutime "kristnaskeca" (almenaŭ en Usono), la restoracio estis tre malokupata, kaj la manĝo gustis tre bona!
Mi opinias ke estas bone por hindia manĝo iĝi nova kristnaskvespera tradicio. Dufoje sufiĉas tradiciĝi!
Tiel, kiel estas por mi kutime, mi nun komencas mian jarfinan dusemajnan ferion.  Mia kompanio donas al ni preskaŭ kvin semajnojn de feriotempo (vere, 24 tagoj) ĉiujare.  Mi prenas du semajnojn somere, kaj du semajnojn vintre.  La ceteraj kvar tagoj mi uzas se mi malsaniĝas aŭ bezonas resti hejme por ia kialo dum la jaro.
Tiel, kiel estas ankaŭ kutime, mi ne havas planojn.  Mi nur volas ripozi.  Mia amiko de la San Francisco areo vizitas sian familion en The Dalles (la urbo en kiu mi kaj li kreskiĝis), kaj mi probable vizitos ilin.  The Dalles estas nur du hora veturo de ĉi tie.
Mi certe ne volas iri al la vendejoj ĝis post Kristnasko.  Ĉi-semajnfino estos freneza ĉe la vendejoj.
Kvankam mi anticipas ĝin, mi ne jam ricevis inviton de mia frato kaj sia koramikino por Kristnasktago, kaj ne scias kion ili planas.  Se ili havas aliajn planojn, eble mi ne ricevos inviton.  Estus okej, ĉar mi havas inviton de amikino de mia oficejo.  Mi diris al ŝi ke mi ne promesas ke mi venos (ĉar mi eble ricevos inviton de mia familio, kaj mi devas ĉiam akcepti familiajn invitojn).
Sed... mi ne vidis ŝin.  Kvazaŭ mi antaŭskribis ke estas kutime ke domaĉetantoj enloĝiĝas dum la samtago kiu la domvendantoj elloĝiĝas, tiukaze malpravas.  Mia nova najbaro ankoraŭ ne enloĝiĝis.
Ĉi-nokte, baldaŭ post la sunsubiro, mi vidis ŝarĝaŭton en ŝia enveturejo, kaj lumo en ŝia fenestro.  Sed, post eble unu horo, la domo estis malluma denove.  Mi opinias ke ŝi nur vizitis sian novan domon, kaj probable enloĝiĝos baldaŭ.  Sed mi ankoraŭ ne vidis ŝin.  Juna aŭ maljuna, bela aŭ malbela, bona aŭ malbona - mi ankoraŭ ne scias.
Mi ne skribis ĉi tie dum kelkaj semajnoj.  Plejparte, mi estis tro okupita preni iun ajn tempon skribi.  Sed, hodiaŭ mi finfine havas la tempon.
La 29a de novembro estis mia naskiĝtago, kaj nun mi havas 46 jarojn.  Mia naskiĝtago estis, kiel estas kutime, tre trankvila.  Mi ne festis ĝin, kaj preskaŭ forgesis la daton.
Ĉe mia oficejo, ni laboras je nova projekto, sed ĝi ne estas jam aprobita.  Plejparte, ni nur planas la detalojn de la projekto, sed ne povas fari ion ajn escepte skribi la planon.  Tro multe da planado enuigas min, ĉar la projekto eble neniam aprobiĝos, kaj tiam ni malŝparintus nian tempon.  Tial, mi opinias ke ni ne devus plani ion ajn kun tro multe da detaloj - la plano de la projekto devus simpli.  Unu el miaj kunlaborantoj volas plani ĉion en la projekto nun, antaŭ ĝia aprobo.  Mi ne akordas.
Hodiaŭ, miaj najbaroj elloĝiĝos, kaj mi ricevos novan najbaron.  Nek mi nek eĉ ili (miaj malnovaj najbaroj) konas la novan najbaron.  En Usono, estas kutime ke la domvendantoj kaj la domaĉetantoj ne renkontas sin reciproke (ŝajnas strange, sed la domvendistoj preferas ĝin tiele).  Ĉi-morgaŭ mi parolis kun mia malnova najbarino, kaj ŝi diris ke la nova najbaro estas fraŭlino, sed tio estas ĉio kion ŝi scias.
Mi ne scias kiam la nova najbaro enloĝiĝos, sed mi anticipas ke ĝi estos pli malfrue hodiaŭ.  Estas ankaŭ kutime en Usono ke domaĉetantoj enloĝiĝas la samtago kiam la domvendantoj elloĝiĝas. Ne necesas, kompreneble, sed ofte okazas.
Ĉi tie en Usono, hieraŭ estis Dankfesto.  Iom da jaroj mi solas, sed ĉi-jare mi kunvenis familie.  Mia frato kaj sia koramikino (kiun mi ĉi tie nomos "M") invitis min al ilia hejmo (unue), baldaŭ poste ni iris al la hejmo de ŝia patrino.  Mi ne antaŭsciis, sed mia patro kaj nevino (la filino de mia frato) ankaŭ estis tie.  Mi kredas ke mi ne vidis mian nevinon ekde antaŭ eble kvin jaroj - nun ŝi havas dudek jarojn, kaj aspektis tre malsimila ol nia lasta kunventempo.  Mia patro planis soli hejme, sed mia nevino konvinkis lin veni anstataŭe.  Mi ne vidis mian patron ekde lasta somero, tial mi feliĉis vidi lin denove.
Mi antaŭkonis nek la patrinon de M, nek sian edzon.  Ŝia edzo estas plejparte surda, kvankam li povas aŭdi iomete.  M diris al mi ke mi ne bezonos laŭte krii al li, ĉar li povas legi lipojn.  Kaj li faris. Kelkfoje, kiam mi parolis kun li, li ne "aŭdis" min ĉar li ne vidis min paroli.  Ĉiukaze, ambaŭ la patrino kaj sia edzo estis bonaj kaj amikemaj.  Ili kuiris la dankfestan tagmanĝon, kaj ĝi estis bongusta (la meleagra farĉo estis trokuiriĝa kaj tial kraketa, sed tio ne gravas).
Post la tagmanĝo, la koramiko de mia nevino alvenis, kaj post mallonga vizito, li kaj ŝi foriris hejmen.  La ceteraj vizitis pluete, kaj tiam ni ankaŭ foriris.
Bonis vidi mian familion, kaj konatiĝi kun la familianoj de M (mi kredas ke eble, iu tago, ili iĝos ankaŭ parto de mia etendita familio).
Tiel, kiel mi antaŭskribis, lastan mardon mi iris al la dentisto, kaj ricevis provizoran dentkronon.  La dentlaboro daŭris pli longe ol mi anticipis.  La dentisto laboris je mia dento dum unu kaj duonaj horoj.  Nun mi ne scias se mi preferus ricevi dentkronon aŭ perdi denton. Ambaŭ procedoj malamuzas.
Verdire, mi kredas ke mi ankoraŭ pliete preferus ricevi dentkronon.
Sed, la dentlaboro ne finiĝis.  Mia aktuala dentkrono estas nur provizora.  Ili ankoraŭ bezonos krei la veran, kaj mi devos reiri denove por ricevi ĝin.  Pro la feria sezono, mi ne povas ricevi ĝin ĝis januaro.  La provizora dentkrono sentas bona, kaj mi ne povas distingi ke ĝi ne estas mia vera dento.  Sed, la dentisto avertas min ke mi devos kunzorgi ĝin, ĉar ĝi ne estas tiel fortika kiel la vera dentkrono.  Do, mi devos kunzorgi ĝin dum du monatoj!  Mi volas ricevi ĝin pli baldaŭ ol tiam, kaj mi petis ilin se ili dirus al mi se iu nuligas sian rendevuon.  Ili jesis, kaj mi esperas ke mi ne bezonos atendi ĝis januaro.
"Rompantaj novaĵoj" estas angla idiomo, kiu ne vere rekte tradukiĝas esperante.  Sed, en ĉi tiu kazo, ĝi estas iomete priskriba.
Antaŭ kelkaj tagoj, kun mia lango, mi sentis strangan kreston sur unu el miaj dentoj.  Vendreda nokto, mi volis vidi ĝin enspegule, kaj dum mi vidis ĝin, mi pikis ĝin kunfingre.  Kaj, kiam mi faris tiel, duono de la dento moviĝis.  Mia dento estis rompita!  Ĝi ne doloris min iel ajn, kvankam ĝi impresis strange.
Mi telefonis la medicinan centron, kaj ili diris al mi ke mi devos veni morgaŭ (sabato), kaj ke probable, la dento devos eltiriĝi.
Do, sabaton matene, mi iris al la dentisto, kaj ŝi vidis la denton kaj akordis - la dento devos eltiriĝi.  Ŝi diris ke kiam dento estas rompita tiel, estas nenio kion oni povas fari sed eltiri ĝin.  Mi ne ŝatis aŭdi tion, sed... kion alian povus mi fari?
Ŝi donis al mi multan anestezon, kaj mia vizaĝo (vere, duono de mia kapo) tre sensentiĝis, kaj tiam ŝi ekeltiris.
Tuje, la rompita dentero facile elvenis.  Ŝi laboris iamete, kaj tiam diris ke la frakturo estis tre pura.  Escepte pro la frakturo, la dento bonis, kaj eble estus ne necese eltiri ĝin.  Ŝi laboris iamete plu, kaj diris ke jes, la dento ne bezonus eltiradon.  Ĝi nur bezonus dentkronon.
Mi tre ŝatis aŭdi tion!  Mi ne volis perdi mian denton, kaj dentkrono pli bonsonis al mi! La dentkrono kostos pli multe ol la eltirado, sed mi preferus perdi monon ol perdi denton.  Do, mardon mi ricevos dentkronon, kaj mi povos konservi miajn korperojn.
Kvankam ŝajnas ke la interreto estas kun ni dum longa tempo, sed, mi kredas ke la plejmulto el ni ne interretis pli ol dek du jaroj antaŭe.  Plejparte, ne antaŭ 1995.  Iu faris, certe (mi mem inkluzivita), sed la plejmulto ne.  Do, laŭ la populara vidpunkto, la interreto havas nur eble dek du jaroj.  Se ni ĉiuj ne mortigos nin iele, mi kredas ke la interreto (aŭ io simila al, sed espereble plibona ol, la aktuala interreto - la interretido, eble) estos kun homaro dum la antaŭvidebla estonto.  En iu formo aŭ la alia, la informo ene de la aktuala interreto havas bonan ŝancon vivi eterne.  Aŭ, se ne eterne, tiam almenaŭ tiel longa kiel homaro travivos kiel teknologia specio.
Kontraŭ eterno, dek du jaroj estas kiel neniom.  Eĉ kontraŭ kelkaj jarcentoj, dek du jaroj signifas iometon.  Kio diferencas inter la jaroj 1334 kaj 1346?  Mi ne scias, kaj mi vetas ke  nek vi scias ankaŭ.  Post kvin jarcentoj, aŭ unu jarmilo, 1995 kaj 2007 aspektos kiel preskaŭ la sama jaro.
Kun tio enpense (kaj ankaŭ ĉar la aktuala interreto estas ankoraŭ tiom primitiva), mi kredas ke oni dirus ke ni estas ankoraŭ ene de la naskiĝtempo de la interreto.
Kompreneble, post duona da - aŭ unu - jarmilo, la pli fruaj enhavoj interesos la arkeologiistojn de la diĝitaj enhavoj de la naskiĝtempo de la interreto.  Probable, la unuaj dek aŭ dudek jaroj de la interreto pli interesos ilin.
Nun, ene de la aktuala interreto de 2007, la angla ĉieas.  Ne estas multe da esperantaj paĝoj, tamen.  Ĉiu esperanta paĝo estas pli granda procento el ĉiuj esperantaj paĝoj ol iu angla paĝo estas el ĉiuj anglaj paĝoj.  Tial, kaj ankaŭ ĉar, kompreneble, ĉiuj de post jarmilo parolos esperante, la esperantlingvaj paĝoj de la nuntempo iamos tre gravaj, famaj, kaj legiĝos ĉie.
Tiele, ni (ĉi tiame, mi) havas la povon skribi gravajn aferojn esti legitaj de miliardoj da homoj, trans jarmiloj.  Kaj kion skribas mi, plejparte?  Mi kredas ke ĝi estos granda legantaro...
Mi legis multe da artikoloj kaj taglibreroj interrete pri la nova retservo Ipernity.  Ili ĵus aldonis esperantlingvan fasadon, kaj multe da esperantistoj jam aliĝis kaj skribis pri ĝi.  Do, mi mem finfine iris tie kaj vidis la servon, kaj ĝi ankaŭ plaĉas al mi, tial mi ankaŭ aliĝis.
La servo estas iomete kiel "MySpace" aŭ "Flickr", kaj, kiel tiuj servoj, estas plejparte retloko por meti kaj distribui dosierojn.  Muzikoj, bildoj, ktp.
Mi ne scias kion mi faros kun ĝi, ĉar mi jam havas multe da lokojn meti dosierojn surrete.  Mi ne vere estas fotisto (nur iomete), tial mi probable ne metos bildojn tie.  Sed, mi estas amatora muzikisto, kaj mi havas multe da muzikdosieroj, tial mi metis ilin tie.  Mi jam havas tiujn pecojn aliloke, sed ne doloras meti ilin ĉe Ipernity ankaŭ.
Unu el la ĉefaj kialoj ke mi aliĝis al Ipernity estas subteni la aldonadon de la esperantlingva fasado.  Kvankam mi ne vere bezonas la servon, mi volas helpi montri ke esperanto estas bona kaj utila lingvo.  Se iu servo aldonus esperantlingvan fasadon, kaj neniu ŝajnas voli ĝin... kion dirus tio al la mondo pri esperanto?
La vetero malvarmiĝis, la nuboj venis kaj alportis pluvon, kaj somero finfine manflirtis adiaŭe.
Aktuale, pluvo kaj pli da pluvo (pluvas eĉ nun, dum mi tajpas ĉi tiun).  Lasta dimanĉo estis bona, sed lundon pluvis multe.  Kaj hieraŭ, kaj hodiaŭ.  La veterprognozo estas ke pluvados dum la venontaj dek tagoj.  Mi ŝatas la aŭtunon.  Sed, mi ankaŭ ŝatas la sunon!  La pluvo povas veni kun vintro.
Dimanĉon, mi ankaŭ havis malvarmumon.  Sabata nokto, mi eksentis malbona, kaj dimanĉon mi estis tre malsana.  Mi restis hejme lundon, kvankam mi sentis plibona ol la antaŭtago.  Kaj mardon, mi sentis tutsana, kaj reiris al mia oficejo.  Se mi devas esti malsana, tiam du tagoj ne estas tro malbonaj.
Je oktobro 3a, Beĉjo skribis pri la diraĵo de Buŝ konsilanto Debra Cagan, kiu diris ke ŝi abomenas ĉiujn irananojn.  Li skribis ke ŝia diraĵo ŝokis lin.
Jes.  Li rajtis esti ŝokita.  Mi estas ankaŭ.
Mi ne legis la novaĵrakonton pri la diraĵo de Cagan, sed mi ne malfacile kredas ke Beĉjo skribis ĝuste.  Nenion kion la Buŝ administracio faras surprizas min.  Torturo, enlanda spionado, sekretaj  malliberejoj, ktp.  Kaj nun, la deklaro de ano de la administracio ke ĉiuj anoj de alia nacio abomeniĝas.  Denove, la agoj de mia registaro hontigas min.
Cagan abomenas, eble Buŝ abomenas, sed la plejparto de usonanoj ne abomenas iun ajn.  Usono estas nacio de enmigrintoj.  Mi naskiĝis ĉi tie, sed mia patrino estis de Nederlando.  Mi nun konas multajn homojn de aliaj landoj - Ĉinio, Hindio, Nederlando, Rusio, ktp.  Kiel povus ni abomeni la tutajn popolojn de aliaj nacioj?  Ni estas de la aliaj nacioj!  Mi kredas ke la Buŝ administracio forgesas tiun fakton.
Estas pli kaj pli klara ke la sentoj de la Buŝ administracio ne estas la sentoj de la ordinara usonano.  En la venonta elektjaro, multaj de ni feliĉos forigi la Buŝ administracion.